Ĉi-semajne longe kunsidis la Kapitulo de la Esperanta Civito, sub la prezido de la Konsulino, sen. Lorena Bellotti; la unuopaj Kapitulanoj koncize raportos al la civitanaro pri sia aktiveco: ĉi tie estas afiŝita la komuniko de la vickonsulo pri financoj, c-ano Giorgio Silfer.
La vickonsulo informis pri la formaligo de la nova konsilio de la Civita “banko” ĉe la komerca registro, kie ne plu aperas la nomoj de la forpasinta Marie-France Conde Rey kaj de la demisiinta Carmine Dello Spedale, dum aldoniĝis Perla Martinelli: la triopa konsilio, same kiel la revizora kolegio, konsistas nun nur el svisoj aŭ personoj rezidantaj en Svislando. Ili daŭros ĝis 2030.
Ĝis la fino de 2025 estos aranĝita la statistika informo pri la financa stato de niaj paktintoj. Rilate al Domoj, la Helvetia ricevos flegadon fare de majstro Claudiu Doda, de la Civila Esperanta Servo, venontan monaton. La fondumo estas kontaktita de la kuratoro de la bankrotinta Esperanto Gården en Svedio, kiel institucio kompetenta pri la investo en nemoveblaĵoj ene de Esperantio.
La vickonsulo transdonis komunikon de la kvestoro pri la partoprenontoj en la Parlamenta sesio jarfine en Bujumburo. Pri la pagmanieroj ĉe la provizejo de la Civitaj retejoj okupiĝos c-ano Silfer kune kun sen. Fernández, vickonsulo pri sekureco.
Aldonu komenton