La Kapitulo diskutos pri sekse molestintaj IJK-anoj

HeKo 819 2-C, 19 aug 23

La Kapitulo de la Esperanta Civito estas kunvokita al Andaluzio 30 aŭgusto 2023, sub la prezido de la Vickonsulo, pro la konvalesko de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. En la tagordo reliefas la kreskanta kongresa aktiveco, la arĝenta jubileo de la Pakto, la seksa molestado en tradiciaj esperanto-kongresoj.

Rilate al ĉi-lasta, probable oni ekzamenos la eblecon malpermesi al la responsaj pri molestado la partoprenon en aranĝoj (kongresoj, konferencoj, kursoj) organizataj kadre de la Pakto por la Esperanta Civito, laŭ jura mekanismo simila al tiu kontraŭ huliganoj en stadionoj. Se la koncernatoj havus la esperantan civitanecon, necesus arbitracio ĉe la Kortumo.

Rilate la jubileon de la Pakto, oni pritraktos la proponon organizi simpozion kun eminentaj konantoj de la esperantlingva komunumo. Preskaŭ certe la definitiva decido estos prokrastita post atenta pristudo.

La kunsido estos partoprenebla ankaŭ telematike.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.