La Kapitulo havis sian monatan kunsidon

HeKo 832 6-C, 29 feb 24

La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis hieraŭ telematike, sub la prezido de la Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer. Ĝi okupiĝis pri du gravaj datoj: la preparo de la Parlamenta sesio en majo 2024 kaj la preparoj de la elektoj al la Senato en decembro. Por ĉi-lastaj jam aktivas la Komitatoj Kunordigaj kaj Subtenaj (KoKuSo) de du kandidatlistoj, verda kaj blanka.

La vickonsulo pri internaj aferoj, sen. Manuela Blanco. informis pri la preparataj transnaciaj aranĝoj fare de diversaj paktintoj: en Hispanio, Svislando, Hungario kaj baldaŭ Burundio. Pri financoj bona novaĵo estis grava donaco el Aŭstralio, gardota ĉe fondumo Pro Esperanto.

La vickonsulo pri klerigado raportis pri la bone evoluantaj rilatoj kun la Konsilio de Eŭropo, kadre de la komisio al KCE pri rilatoj de Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo. Sen. Silfer raportis pri la ĵusa sukcesa staĝo en Bujumburo. Kun ĝojo estis ricevita la informo ke fondiĝis Civila Esperanta Servo, plia paktonta establo. Venonta kunsido 23 marto 2024.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.