La Kapitulo kunsidos ankaŭ pri antiraŭmismo

HeKo 757 1-C, 12 mar 21

La Konsulo kunvokis la Kapitulon de la Esperanta Civito por merkredo 17 marto 2021, komunikante el Japanio densan tagordon.

Sen. Riichi Karibe intencas ekzameni la sekvojn de sia respondo al la interogacio pri deliktoj kontraŭ la esperanta flago. Tio kupliĝos al raporto de la vickonsulo pri internaj aferoj, kiu krome prezentos informon pri la estonta parlamenta sesio.

La Kapitulo ricevos de la vickonsulo pri financoj raporton pri la Tanganika Esperanto-Domo kaj decidos pri la ekesto de la afrika legacio. La aliaj kapitulanoj ĝisdatigos la informojn pri sia aktiveco.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.