La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidos en Milano la 28an de decembro 2025, sub la prezido de la Konsulino, sen. Lorena Bellotti, en fizika ĉeesto de ĉiuj vickonsuloj, nome Manuela Blanco, Giacomo Comincini, Alessio Giordano, Miroslava Kirova kaj Giorgio Silfer.
En la tagordo reliefas eksteraj rilatoj (publikaj institucioj en Eŭropo kaj en Japanio), la Civita plano de komunikado, kulturaj projektoj (precipe unu en Hispanio, kun interkontinenta horizonto), la kreo de triopa Kapitula esplorkomisiono pri la adresara sistemo. Ĉi-lasta estus la konsekvenco de la malkontento ĉe pluraj uzantoj pro la administrado de la sistemo dum la lastaj monatoj.
La Konsulino anoncos la asignon de du taskoj al c-ino Viviana Piccinini: pri kulturaj projektoj (deŝarĝo de delego ĉe la vickonsulo pri klerigado) kaj pri la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko kaj Arkivo (delego de la ĉesinta vickonsulo pri sekureco). Komisiito ne estas Kapitulano: tial ne necesos la ratifo de la Senato pri ĉi tiu nomumo — la Konsulino mem responsos pri ŝia agado.
Dum ĉi tiu jaro la Kapitulo neniam kunsidis nur telematike: plej ofte fizike kun ies virtuala partopreno, almenaŭ dufoje nur fizike kaj en pleno.
Aldonu komenton