La Kapitulo kunsidos la 11an de septembro

HeKo 844 4-C, 27 aàg 24

La Kapitulo de la Esperanta Civito estas kunvokita al telematika kunsido bazita en Andaluzio, 11 septembro 2024. En la tagordo reliefas tri ekster-rilataj temoj: la Monda Forumo pri Demokratio, la sinteno al Unesko (ĉu subskribi koncernan TEJO-deklaron), la sinteno al paco (ĉu disvastigi deklaron de Eŭropa Esperanto-Unio?); eventuala malaprobo pri apogo al la du deklaroj koincidus kun kontraŭproponoj.

La vickonsulo pri financoj raportos novaĵojn el diversaj Esperanto-Domoj, en kaj ekster la Pakto, kaj proponos administran akton por la financado de KIBAS (Kataloga Integrita Biblioteka kaj Arkiva Sistemo), konforme al direktivo Giordano.  Intervenos ankaŭ la vickonsulo pri bibliotekoj: eblus decido pri la deponrajto de CDELI kaj de la Nacia Biblioteko en Varsovio; aliflanke li raportos pri la normara kompilo.

La apliko de direktivo Mühlemann kaj la starto de la Esplora Instituto de Esperantologio specife koncernas la vickonsulinon pri klerigado. 

Diversaj gravaj dosieroj okupas la vickonsulinon pri internaj aferoj, specife en preparo de la elektoj al la Senato kaj en la kunordigado de kongresoj, el kiuj la simpozio pri “Horizontoj de la nuna Esperantio” estas la plej proksima en la tempo (1-3 novembro 2024).

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.