La Kapitulo kunvenis pri varia tagordo

HeKo 739 2-C, 15 jul 20

La Kapitulo havis sian kvaran skajpan kunvenon hodiaŭ, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. Interalie ĝi aprobis la planon de diskonigo de la rezolucio pri la pandemio, laŭ tekstoj en esperanto, angla, franca, hispana, hungara, itala, portugala, svahila. Aliaj tradukoj estos bonvenaj.

La komisiito pri la projekto “Pioniraj Urboj” koncize raportis pri la unuaj kontaktoj kun la koncernaj magistratoj. Evidentiĝas la prefero organizi reton anstataŭ ĝemelado. Oni esperas ke tiu reto debutos per komuna iniciato okaze de la Internacia Tago de la Porinfana Literaturo (2 aprilo 2021).

La Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, la Smeralda Jubileo de la Manifesto de Raŭmo, la sorto de iuj bibliotekoj estis en la fokuso de la diskuto.

Pri la administrado de la Esperanto-Domoj la Konsulo bonvenigus proponon de direktivo el la Forumo. La Kapitulo subtenas la vojaĝon de la staĝantino al Svedio, 12-22 augusto 2020.

La vickonsulo pri financoj petis liberigon el la provizora plenumo de la delegoj pro “socialaj aferoj”. La Konsulo submetos nomon al la ratifo de la Senato fine de septembro. Sen. Conde Rey estis komisiita prepari modifon de Lex Bertilia, pri nia panteono.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.