HeKo 696 7-C, 2 dec 18
La Kapitulo de la Esperanta Civito estas kunvokita al Buĵumburo, ĉe la sidejo de SIPU, por la 27a de decembro 2018 je 16h00, por diskuti laŭ la suba tagordo:
- 1) Komunikoj de la Konsulo.
- 2) Projektoj en Afriko.
- 3) Parlamenta sesio.
- 4) Diversaj kaj eventualaj.
Ni antaŭvidas la fizikan partoprenon de la Konsulo, la Unua Vickonsulo, la vikonsuloj pri informado kaj pri socialaj aferoj. Ni esperas la telematikan partoprenon de la ceteraj tri vickonsuloj.