La Kapitulo kunvokita al Ĉaŭdefono

HeKo 649 3-C, 22 jun 17

La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenos fizike en Ĉaŭdefono la 12an de julio 2017, kun skajpa partopreno de la ne alestaj membroj.

La tagordo inkluzivas raportojn pri la aktiveco de la Kapitulanoj, la nomumon de la vickonsulo pri klerigado, la aplikon de Lex Bertilia, la starton de la projekto Pioniraj Urboj, la okan Afrikan Kongreson de Esperanto, la studan tagon de fondumo Pro Esperanto en Bruselo.

Temas pri la tria fizika kunveno de la Kapitulo ĉi-jare, post la februara en Andaluzio kaj la aprila en Ĉaŭdefono (ankoraŭ sub la prezido de sen. Marie-France Conde Rey).

(HeKo 649 3-C, 22 jun 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.