Hieraŭ la emerita Konsulo, c-ano Riichi Karibe, akceptis en sia hejmo viziton de c-ano Giacomo Comincini, vickonsulo pri informado, loĝonta dum duona jaro en la pacifika areo.
La emerita Konsulo relative bonfartas kaj kun ĝojo ricevis donacojn de la Kapitulo, kiuj bondezire rememorigas lian aktivecon, laste la Parlamentan sesion en la urbodomo de Salo, apud la Garda Lago.
Sekvis vizito en la esperanto-muzeo de Jokohamo, sub la gvido de la direktoro, s-ro Hirokazu Doi, kiu interesiĝis pri la taskoj de kapitulanoj kaj ĝenerale politike aktivaj civitanoj ene de nia konsorcio. Dum tiu vizito okazis ankaŭ renkontiĝo kun lernantoj de la loka esperanto-kurso. Kortuŝe oni memoris pri c-ino Marie-France Conde Rey, kiu ofte vizitis Japanion dum sia vivo.
La jokohama rondo estas inter la plej aktivaj en la lando kaj gastigos ankoraŭ c-anon Comincini estonte en siaj diversaj eventoj, multaj el kiuj malfermitaj al la tuta urba civitanaro.