La Kapitulo unuafoje sen Marie-France Conde Rey

HeKo 826 4-C, 17 nov 23

La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis ĉi-semajne en Malago, ĉe la naturamika Esperanto-Domo, sub la prezido de la Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer. La unua tagordero koncernis memorigan omaĝon al la ĵus forpasinta emerita Konsulino, sen. Marie-France Conde Rey, kies cindroj situos en la Esperanta Panteono. Pro ŝia forpaso Pro Esperanto havos novan prezidanton, sed la fonduma konsilio decidos nur post la elektoj al la Senato; dume estros la vicprezidanto.

Ekster la rutinaj konsultiĝoj, la Kapitulo ricevis informon pri la redaktata direktivopropono pri sekureco: la komisiono laboranta super ĝi liveros la tekston antaŭ la fino de novembro 2023 al FEM kaj IIC, la du paktintoj kiuj prezentos la proponon al la leĝodona povo. Limdato estas fiksita ankaŭ por la statutoj de Andragogia Akademio en Svedio kaj Civila Esperanta Servo en Svislando: fino de 2023.

Intensa la aktiveco de KCE ĉe ALTE kaj konsekvence ĉe Konsilio de Eŭropo. Intensa ankaŭ la engaĝo pri nemoveblaĵoj: post semajno la definitiva respondo. Kreskanta la organiza laboro pri transnaciaj aranĝoj, precipe ĉe KCE, ENa kaj FAR.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.