La kolekto 2018 de "Heroldo" mendebla ĉe KCE

HeKo 697 5-B, 11 dec 18

Sociala Grupo Lexus eldonis nur tri numerojn de “Heroldo de Esperanto” por la jaro 2017, kaj ĵus anoncis rezignon pri la kolekto 2018. Efektive ĉi tiu kolekto aperis, zorge de la nova posedanto Kultura Centro Esperantista, kiu ĉiumonate regule publikigis kaj ekspedis la gazeton al siaj klientoj, kaj tiel daŭrigos en 2019 kaj poste.

En 2019, la klientoj de Lexus ricevos (espereble) la naŭ mankantajn numerojn de 2017, pri kiuj KCE havas neniun respondecon (nek havas la pli frua posedinto, LF-koop).

La tuta jarkolekto 2018 de “Heroldo de Esperanto” estas ankoraŭ aparte mendebla, kontraŭ libera donaco (minimume 24 eŭroj), tra kce ĉe esperantio.net aŭ ankaŭ nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.