La komiksa albumo "Esperantio vivas" estas mendebla

HeKo 777 1-C, 24 nov 21

La bildstria albumo “Esperantio vivas” de Tihomir Lovriĉ (desegnoj) kaj Nicolas Vanof (tekstoj), en formato A4, originale en esperanto, estas antaŭmendebla tra nia redakcio. La komiksa parto okupas 22 paĝojn, per la ilustrita glosaro kaj alio la albumo atingas 36, plus la kovriloj.

La lanĉo de la verko koincidos kun la dudeka datreveno de la unua sesio de la Parlamento de la Esperanta Civito (26 februaro 2002). La antaŭmenda prezo estas nur dek eŭroj, inkluzive de la sendokostoj: ekde marto 2022 estos dek kvin eŭroj, plus la sendokostoj. La profito pro la vendoj de la eldonaĵo iros al la kvestora konto de la Esperanta Civito.

La ideo pri komikso klariganta la celojn kaj funkciadon de la nova Esperantio ekestis en 2014, kaj ĝia plano pretis en 2017: necesis pliaj kvar jaroj por realigi la eldonon. La tempo ne pasis vane, ĉar la ekspansio de la nova fenomeno, paralele al la krizo de la tradiciaj movadoj, donis pli da materialo por la enhavo de ĉi tiu tre aparta komunikilo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.