La Komitato de Itala Interlingvistika Centro estas kunvokita al ordinara kunsido en Ĉaŭdefono, ĉe la Helvetia Esperanto-Domo, 1 majo 2025: la plejmulto jam konfirmis sian fizikan aleston, al kiu aldoniĝas tiu de la vicprezidanto de LF-koop, invitita por la unua tagordero; por la aliaj eblos telematika partopreno.
Laŭ la tagordo prioritate oni traktos la projekton pri virtuala daŭrigo de la revuo “Lingua Verde”, por kiu estos plej engaĝitaj la vicprezidanto kaj la sekretario de IIC, c-anoj Giacomo Comincini kaj Alessio Giordano. Oni atendas de la kunsido definitivan decidon, laŭ komisio de la ĵusa Asembleo en Milano.
La ceteraj tagorderoj koncernas la nomumon de plia scienca komitatano, la nomumon de la dua delegito al la Forumo de la Esperanta Civito, la juran adreson de la Centro.