HeKo 760 8-B, 16 apr 21
Pro la restriktoj de la pandemio en Alta Italio la Komitato de Itala Interlingvistika Centro estas kunvokita al Ĉaŭdefono, okaze de la Lingva Kolokvo de KCE, 30 aprilo 2021 je 18h00: ĉiuj membroj ĉeestos reale, unu scienca konsilanto partoprenos virtuale.
En la tagordo la du Interlingvistikaj seminarioj en Mantuo, 29 majo 2021, kaj en Padovo, aŭtuno 2021; la financaj rimedoj kaj homaj resursoj; la nomumo de la delegito de IIC en la Asembleo de LF-koop (proponita: la IIC-sekretario, c-ano Alessio Sacha Giordano), la kunvoko de la IIC-Asembleo ĉi-jara.