La Komitato de KCE kunvenis en Budapeŝto

HeKo 661 6-B, 15 okt 17

Hodiaŭ matene la Komitato de Kultura Centro Esperantista havis ordinaran kunvenon en Budapeŝto, ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito. La legacioj ja estas je dispono de ĉiuj paktintaj establoj. La kunveno, kiu estis kvoruma, disvolviĝis sub la prezido de prof. Giorgio Silfer.

La Komitato konstatis la kreskantan reekvilibriĝon de la spezkalkulo, kiun perturbas nuntempe nur kelkaj eksterordinaraj elspezoj pro akumuliĝo de diversaj kontroloj (elektra sistemo, bruligilo ktp) subite kaj samtempe postulitaj de eksteraj instancoj.

Sekvis decidoj pri la venontjara programo. La lingva kolokvo disvolviĝos 13-15 aprilo 2018, kun la ĉeftemo: “Esperanto kaj Ido: ĉu vivantaj parencoj?”. Kontribuos interalie André Cherpillod, Gonçalo Neves kaj Giorgio Silfer. Dum tiuj tagoj okazos la Asembleoj de KCE kaj de LF-koop kaj, koincide kun la Tago de Ĉiuj Pioniroj, la dediĉo de urno al la cindroj de c-ano Manuel de Seabra en la Esperanta Panteono.

Dum la somero en julio (dua kaj tria semajnoj) Perla Martinelli gvidos kurson pri beletra tradukado kaj Giorgio Silfer kurson pri tradukado de internaciaj dokumentoj. Paralele eblos lerni la lingvon en B-kursoj. En aŭgusto, koincide kun la dudeka datreveno de la Pakto por la Esperanta Civito, estos proponita kurso por la formado de kadroj.

La oran jubileon de la fondo de KCE (15 decembro 1968) oni festos en decembro per publika aranĝo. Sed alia maniero festi la kvindekjariĝon de KCE oni konstatos laŭlonge de la monatoj, ekde januaro.

Pliaj informoj: kce ĉe esperantio.net

(HeKo 661 6-B, 15 okt 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.