Mankis la kvorumo necesa por aprobi la buĝeton de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kvankam intertempe sep (!) gekomitatanoj ĉesis, laŭ normo en la regularo: “Komitatano kiu ne partoprenas 3 sinsekvajn retajn voĉdonojn estas konsiderata kiel demisiinta”; inter tiuj, iu havas la esperantan civitanecon.
Neaprobo ne signifas malaprobon, ĉar eblas kaj endas refari la baloton; sed la asocio restas administre blokita, almenaŭ parte. La malasidueco kaj la ne atingita kvorumo estas ankaŭ interpreteblaj kiel manko de konfido en la estonteco. Efektive ne partopreno en voĉdonado estas io politike pli negativa ol sindeteno, eĉ se ne ĉiu elektosistemo (ekzemple en nordeŭropaj landoj) komprenas la diferencon.
Legu pli en Heroldo de Esperanto n-ro 2377