La konferencejo de KCE: salono Claude Piron

HeKo 564 3-B, 10 aug 14

La nova konferenca salono de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono ekde hodiaŭ portas la nomon de Claude Piron. La fama verkisto, forpasinta en 2008, estis konstanta apoganto de KCE dum multaj jaroj.

Kiel Claude Piron esperantiĝis? Kian rilaton li havis kun Ĉinio? Kiel ekestis la ideo verki la unuan romanon, kiu famigis lin? Kiun personan sekreton li malkaŝis en sia letero al Gaston Waringhien, responde al ties komentario pri “La bona lingvo”? Ĉu vere li estis hebreo? Tiuj kaj aliaj demandoj ricevis respondojn okaze de la hodiaŭa ceremonio, kie alparolis du kunfondintoj de KCE (Claude Gacond kaj Olivier Tzaut), la vidvino de la verkisto (s-ino Nicole), kaj festparoladis la nuna prezidanto de KCE kaj Vickonsulo de la Esperanta Civito, Giorgio Silfer.

La festa tago koincidis kun festotago: la datreveno de la Pakto, al kiu aliĝis ankaŭ KCE en 1998, kiam okazis la unua Forumo, ĉe la urba biblioteko de Ĉaŭdefono. La ceremonion agrabligis Anjo Amika, kantante kelkajn kanzonojn el la repertuaro de Claude Piron, kaj Elisabeth Amstad, kiu prizorgis la bankedon.

Legu pli en “Heroldo de Esperanto”


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.