La kongresa Buroo pri seksa molestado kongrese

HeKo 819 5-C, 24 aug 23

Se la tradiciaj movadoj estas geometrie kompareblaj al piramido laŭ hierarkia akso, kun estraro aŭ plenumkomitato aŭ eĉ centra oficejo firste, la Esperanta Civito ŝajnas sfero, kies kerno subsiduas al la paktintoj sur la surfaco. La subsidueco plenumiĝas ankaŭ per interaj (kaj internaj) instancoj sen jura personeco, ekzemple la Civitana Registro aŭ Lingva Komitato: oni povas nomi ilin “kalotaj”.

Nova kalota instanco estas la Kongresa Buroo, fondita en 2022 por helpi al la paktintoj organizantaj kongresojn aŭ konferencojn. Al ĝiaj taskoj apartenas ankaŭ doni konsilojn pri specifaj situacioj, ne nur organizaj, rilate al kongresoj. Lastatempe la vickonsulino pri internaj aferoj demandis pri la kazoj de seksa molestado dum TEJO-aranĝoj. Jen la respondo.

“Seksa molestado estas delikto, eĉ krimo, laŭ kodoj en multaj landoj. Kongresaj organizantoj devus konduti laŭ la kodo de la gastiganta lando, kaj plej probable tuj denunci la deliktintojn ĉe la loka polico. Tiu denunco liberigus la organizantojn el diversaj respondecoj, inkluzive la financajn: kial perdi monon por gastigi forpelitan kongresanon en najbara hotelo? La denunco ne misfamigus Esperantion, sed eĉ plibonigus ĝian famon rilate la kongresan sekurecon.”

“Krome, en sia interno Esperantio devus konduti kiel kun futbala huligano: malpermesi la partoprenon en aliaj aranĝoj, same kiel al huligano oni malpermesas eniri stadionon. Tiu ekskludo aŭ embargo kutime ne estas ĉiama, sed daŭras jarojn, laŭ la graveco de la delikto kaj la risko de recidivo. Nature devas ekzisti konfeso, kun rajto je sindefendo.”

Tiu ĉi konsilo estos konsiderata de la Kapitulo en estonta kunsido.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.