La konkursoj de Samideano

HeKo 591 1-A, 21 jan 16

Revenas “Poezio el ĉiuj ĉieloj”, literatura konkurso starigita de s-ro Giuseppe Campolo, kun la subteno de la civito de Sankta Anĝelo de Brolo (Mesino — Sicilio) kaj de Itala Esperanto-Federacio.

Rajtas partopreni ĉiuj poetoj el nia planedo, per poemoj en la itala lingvo, en esperanto, aŭ en ambaŭ lingvoj. Oni devas sendi retpoŝte (en formato word) al <samideano [ĉe] hotmail [punkto] it (samideano[at]hotmail[dot]it)> nur unu poemon ne pli longan ol kvindek versojn. La verkoj devas esti neeldonitaj kaj neniam premiitaj antaŭe.

La ĉi-jara konkurso riĉiĝas per nova fako: “Romanoj el ĉiuj ĉieloj”, verkoj esperantigitaj el ajna lingvo.

La premioj konsistos en mono, platoj kaj libroj. La premiada ceremonio okazos en la civita teatro de Sankta Anĝelo de Brolo, 18 oktobro 2016.

(fonto: Nicola Morandi)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.