Post la konsultiĝo de la Kapitulo, 19 februaro 2025, la Konsulino anoncas la delegojn disdonotajn al vickonsuloj kaj ratifotajn de la Senato, 31 marto 2025. Per ok membroj la Kapitulo 2025-29 estos la plej vasta en la historio de la Esperanta Civito. Laŭ alfabeta ordo:
Sen. Manuela Blanco ĉe la internaj aferoj ricevas la delegojn pri konsorcia agendo, matrikulo, balotoj, kongresa buroo, parte denaskismo, parte junularo.
C-ano Giacomo Comincini ĉe informado, pri sociaj retoj, eksteraj informkanaloj, parte junularo. Sen. Rubèn Fernández ĉe sekureco, pri bibliotekoj kaj arkivoj (KIBAS), kultura heredaĵo, registra instanco.
Sen. Alessio Giordano ĉe klerigado, pri Lingvotesta Sistemo (LTSEC), trejnado de instruistoj/esperantologoj, kulturaj projektoj, lernejoj kaj kulturcentroj, sciencaj institutoj.
Sen. Miroslava Kirova ĉe socialaj aferoj, pri Komitato Armand (esperantistoj en prizono), Civila Esperanta Servo (komisaro), parte denaskismo. C-ano Giorgio Silfer ĉe financaj aferoj, pri Civita “banko”, kvestoro, mutuala rabata sistemo, tempobanko.
La Konsulo kaj Unua Vickonsulo plenumos la taskojn fiksitajn de la Konstitucio. La venonta kunsido de la Kapitulo okazos fizike en Malago fine de marto 2025.