Sen. Lorena Bellotti, Konsulino de la Esperanta Civito, renkontis hodiaŭ la organizan teamon de la unua Esperanta Konferenco en Afriko, planata por la lastaj tri tagoj de la nuna jaro; la renkonton ĉeestis ankaŭ sen. Manuela Blanco, Unua Vickonsulo.
Por la Afrikaj Ranetoj partoprenis virtuale senatanoj Lucien Kagina kaj Abdoulrahman Bukuru kaj forumano François-Mauriack Nunda. Aldone c-ano Giorgio Silfer, prezidanto de Afrika Esperanto-Instituto.
La Konsulino interesiĝis pri la preparo de la konferenco, kiu disvolviĝos en du najbaraj hoteloj de la urbocentro, en Bujumburo, farante plurajn demandojn kaj ricevante kontentigajn respondojn. Ŝi multe ĝojis koni la vizaĝojn de nia aktivuloj kaj aprezis la fluan esperanto-parolon.
Aparta atento estis donita al la partoprenontoj el Kongolando, precipe la Kivua regiono, daŭre malstabila kvankam en militpaŭzo. De Kivuo estas atendataj pluraj konferencanoj kaj prelegontoj.
La Ranetoj aŭskultis la konsilojn de d-ino Bellotti kaj ankaŭ esprimis sian ĝojon ke ŝi deziris renkonti ilin.
(Vickonsulo)
Aldonu komenton