La Konsulo renkontis la Sekretarion de SAT

HeKo 369 1-C, 30 sep 08

La Konsulo de la Esperanta Civito renkontis hieraŭ en Parizo la ĝeneralan Sekretarion de Sennacieca Asocio Tutmonda, Kreŝimir Barkoviĉ, okaze de vizito en la SAT-sidejo. Dum la interparolo, kiun partoprenis ankaŭ sen. Perla Martinelli, pluraj politikaj temoj estis traktataj.

Specifan atenton ricevis kvar punktoj, pri kiuj la Esperanta Civito kaj SAT montris konverĝon de interesoj: la kampanjo iniciatita de katalunoj pri la alta protektanto de UK 1968, la kampanjo kontraŭ grapolbomboj, la moratorio pri mortopuno kaj la aktiveco favore al esperantistoj en prizono. La Konsulo oficiale demandis al SAT, kiuj estas ĝiaj referencaj komisiitoj, por perfektigi la kunlaboron. La ĝenerala Sekretario promesis prezenti al la Plenum-Komitato de SAT la koncernan leteron.

S-ro Barkoviĉ lasos la postenon fine de februaro 2009; li jam liberiĝis de la respondeco pri la asocia organo “Sennaciulo”. En la postkorta sidejo de avenuo Gambetta verŝajne ne restos plu la kontoro, sed nur deponejo: SAT havos komunan adreson ĉe SAT-Amikaro. Bedaŭrinda vandalismo (la forigo de la asocia ŝildo el la ĉefa pordego) fatale aŭguras la novan epokon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.