La Kultura Semajnfino de KCE ankaŭ pri alfabetoj

HeKo 310 5-B, 26 sep 06

La Kultura Semajnfino 30 septembro — 1 oktobro 2006 de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, pri la Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, okupiĝos ankaŭ pri la lasta propono de la Sekcio pri Prononcado de la Akademio (gvidanto d-ro Probal Dasgupta).

Tiu propono celas “kompletigi” deklaron aprobitan sub la prezido de mag. William Auld koncerne la uzon de surogataj alfabetoj, krom tiu indikita en la Fundamento de Esperanto (ch, gh, hh, jh, sh, u). Laŭ pluraj kritikoj, ne temas pri kompletigo, sed pri kontraŭfundamenta modifo. La propono estas legebla en la retejo de la Akademio de Esperanto.

La debaton enkondukos sen. Perla Martinelli, iama ĝenerala sekretario de AdE.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.