La kulturfesto de Goricio invitas

HeKo 371 8-B, 17 okt 08

La Kulturfesto de Goricio (itala landlimo kun Slovenio) 20-23 novembro 2008 invitis al kunlaboro ankaŭ Esperantan PEN-Centron, okaze de la Internacia Jaro de la Lingvoj. Tial ĝia prezidantino, sen. Perla Martinelli, prelegos en la itala pri “Tri mil mortontaj lingvoj: kaj la via?”, sabaton la 22an de novembro ĉe la konferencejo de Fondaĵo CaRiGo (strato Carducci 2, Gorizia) je 11h30.

La elektita temo kongruas kun la ĉeftemo de la Kulturfesto: “Karaj Kasandroj”. La aranĝo ampleksas plurajn formojn de arta esprimo: fotoekspozicioj (ekz. “Per la forto de rideto: la virina vizaĝo de paco”), filmoj (ekz. postfestivalo pri Afriko kaj Latin-Ameriko), renkontoj kun verkistoj, literaturaj kafejoj, muziko. Speciala momento estos dediĉita ankaŭ al la centa datreveno de Cesare Pavese (kies poemojn brile esperantigis Carlo Minnaja kaj eldonis LF-koop).

“Fakte temas pri literaturo, belarto, kino, sciencoj kaj pliaj idedancoj” slogane sintezas la ĉefa organizanto, Alberto Princis, PEN-ano de la Triesta Centro kaj filo de c-ano Zoilo Princis, prezidinto de la esperanto-klubo de Goricio, do en duobla, kvankam iom hazarda, rilato kun la Pakto por la Esperanta Civito.

La Esperanta PEN kiel ambasadoro de nia literaturo planas ĉeesti pli kaj pli da kulturaj eventoj tra la jaro. Jam ĉi-semajne estis du: en Bulgario kaj en suda Francio. Aparte grava kaj sukcesa ĉi-jare estis la partopreno en la mondkongreso de literaturaj tradukistoj, WALTIC.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.