La kvin bibliotekoj kun deponrajto en Esperantio

HeKo 840 7-C, 14 jul 24

Laŭ normo en direktivo Giordano (pri KIBAS: Komuna Integrita Biblioteka kaj Arkiva Sistemo) kvin bibliotekoj havas la rajton ricevi po unu ekzemplero de ĉiu nova eldonaĵo de paktinta establo aŭ de aŭtoro havanta la civitanecon. Nur du el la elektitaj per edikto kontentige funkcias, en Vieno kaj en Budapeŝto.

La sorto de CDELI en Ĉaŭdefono estas malcerta. Misa ŝajnas la konduto de la esperantlingva responsulo ĉe la universitata IULM-biblioteko en Milano. Kaj en Roterdamo ne plu ekzistas biblioteko Hector Hodler ĉe la vendata domo de la Universala.

Laŭ prof. Duncan Charters, prezidanto de UEA, la rolon de BHH transprenis la Nacia Biblioteko en Varsovio ĝis aŭgusto 2025. Post tiu dato neniu nova eldonaĵo estos plusendata de Roterdamo al Varsovio. 

Pri CDELI oni scias ke parto de la stoko estas forĵetota, kadre de redukta translokigo al kantona arkivejo. Sed nek la direktoro de la urba biblioteko nek la prezidanto de la Amikaro de CDELI respondis al ĉi-koncerna letero perita de KCE.

Tial al ambaŭ adresoj (nederlanda kaj svisa) plus la itala oni ĉesigis la (plu)sendon de novaj eldonaĵoj. Ilia deponrajto estas suspendita. Aliflanke, aliaj lokoj en la mondo petas ricevi la deponrajton: ekzemple la nova biblioteko Conde Rey en Afriko.

La Kapitulo konsultiĝos pri la apliko de la normo ĉi-semajne, okaze de sia monata ordinara kunsido. 

 

c-ano Rubèn Fernández komentarias: La “deponleĝa rajto” de UEA praktike malaperis.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.