“La malnova Esperantio evoluas pli kaj pli for de la finvenka mito, sed pro sia strukturo kaj jura koncepto ĝi restas asimptota al la Esperanta Civito. Dum la venontaj jaroj la malperfekta paraleleco ŝajnos konverĝi, sed la du linioj jam ne situas sur la sama tavolo, des pli ke unu alvalas kaj la alia grimpas. Ili neniam kuniĝos eĉ se konverĝe: ili estas asimptotaj.” Per tia geometria metaforo c-ano Giorgio Silfer prognozis la venontan jardekon en la esperantlingva komunumo, konkludante la vicon de prelegoj ĉe la simpozio de Kultura Centro Esperantista, 3 novembro 2024.
Ĉu do ne eblas “ĉiuj kune”? Ne, la kunŝutiĝo ne eblas, ĉar la Esperanta Civito ne estas NRO kiel la ceteraj, sed strukturita kiel subjekto de internacia juro. Eblus al NRO aliĝi al la Pakto, sed ne al la Civito aliĝi al internacia esperantista NRO; kaj post jardeko probable pli konvenos al UEA, TEJO, SAT ktp aliĝi al la Pakto, ol al la Esperanta Civito akcepti ilin.
Ĉiam laŭ geometria metaforo, c-ano Silfer komparis la movadaron al piramido, kun la povo en la firsto laŭ hierarkia akso; dum la Civito similas al sfero, kun la povo en la kerno sed subsidua kaj egaldistanca al la establoj sur la surfaco. La kontrasto estas inter (apenaŭ funkcianta) centralismo kaj (reale aplikata) federismo. Konsekvence unuj havas nur unu Asembleon (aŭ Komitaton), dum la alia havas duĉambran parlamenton, proporcie kaj paritete elektitan de la tuta civitanaro. Kaj en unuj la Asembleo (aŭ Komitato) povas kunsidi virtuale, dum la Civita Parlamento nur reale.
En unuj ekzistas nur unu kandidatlisto (eĉ sen anoncita programo), en la alia almenaŭ du, kuplitaj al malsamaj programoj. En unu mankas arbitracia instanco (esceptas SAT pro sia konfliktokomisiono), en alia estas klara justica povo: la Kortumo.
Unuj estas finance bazitaj sur kotizoj kaj subvencioj, la alia sur dismoj kaj investoj.
Unuj inkluzivas membrojn kiuj ne scipovas esperanton, por la alia tio ne eblas.
Unuj povas honore membrigi vivantojn (eĉ sen kompreno de esperanto), la alia nur mortintojn (kiuj efektive uzis nian lingvon).
Tiuj diferencoj larĝigas la sulkon, al kio kontribuas ankaŭ la persona antiraŭmismo de uloj kompromitaj por la malnova Esperantio mem.