La deklaro aprobita de la Komitato de TEJO, kun klara kondamno pri la invado de Ukrajno fare de Rusio, distancigas la Junularan disde la Universala, ĝia adopta patra organizo ekde 1957. Siavice, per gazetara komuniko de prezidanto Duncan Charters kaj letero al UN de prof. Humphrey Tonkin, UEA alprenis tute alian pozicion.
Ĉi-lasta kongruas kun la linio de politika indiferento kaj “appeasement” historie propra de Internacia Esperanto-Ligo en 1936-39, unuflanke; sed ankaŭ kongruas kun la taktiko lastatempe praktikata de Pekino pri Ukrajno. Ne hazarde la griza eminenco Renato Corsetti publike asertis: “Mia persona opinio pri la nuna afero estas tre simila al tiu de la ĉina registaro”.
Alivorte, se ili rajtus partopreni en la Ĝenerala Asembleo de UN, TEJO estus la 142a voĉo favora al la rezolucio kontraŭ Moskvo, dum UEA estus la 36a voĉo de sindeteno. La diverĝo inter ili estas facile klarigebla: la Junulara situas en du tegmentaj organizoj, el kiuj unu (loza konfederacio de EU-subvenciatoj) fariĝis strategie pli grava ol la alia (UEA).
Ĝis hodiaŭ la estraroj de UEA kaj TEJO formis komunan plimulton en la procezo de elimino de la burokrata aparato, je granda bedaŭro de bulleristoj kaj ĝenerale antiraŭmistoj; sed hodiaŭa (mal)amiko povus esti morgaŭa (mal)amiko… Skemece, la panoramo nuntempe estas: TEJO kontraŭ Putina Rusio, UEA kun Popola Ĉinio. Kaj la Civito? La Civito por nova Esperantio kaj reformota UN.