La jam kronikaj interslava kaj interŝemida militoj deturnas la atenton interalie de la konflikto en la provincoj de Kivuo, najbaraj al Ruando kaj Burundio, kvankam ĉi-jare la situacio evoluas al malstabileco kaj malsekureco en la regiono, kie situas relative fortaj esperanto-komunumoj.
La konflikto inter la kongolanda armeo kaj ribelaj taĉmentoj apogataj de la ruanda armeo markas gravajn novaĵojn, per la lastatempa falo de la provincaj ĉefurboj Goma kaj Bukavu en la manojn de la ribeluloj, kiuj proksimiĝas ankaŭ al Uvira: la frontolinio situas nun en Katogota (triste fama pro masakro en majo 2000), sesdek kilometrojn sude de Bukavu.
La retreto de la Kinŝasa armeo kaŭzas la izolon de Kivuo kaj interalie malhelpas partoprenon en la unua Esperanta Konferenco en Afriko fine de 2025, komunikis sen. Honoré Sebuhoro kaj c-ano François-Mauriack Nunda.
La afrika legacio de la Esperanta Civito en Bujumburo ne antaŭvidas problemojn ene de Burundio; samtempe ĝi ne prognozas sereniĝon de la kivua situacio en 2025. Afrika Esperanto-Instituto, organizanta la unuan Esperantan Konferencon en Afriko fine de decembro 2025, diskutos venontsemajne pri la koncerna perspektivo.
Ankaŭ la Kapitulo de la Esperanta Civito sekvas kun atento la tutan konjunkturon, des pli ke la Konsulino kunvokis la Parlamentan sesion ĝuste al Bujumburo okaze de EKA.