La movado nek estas unu nek havas centron en UEA

HeKo 837 8-A, 5 jun 24

“La Esperanto-movado estas unu kaj UEA estas ĝia centro”. Ĉi tiu frazo, atribuita al Renato Corsetti, sinistre memorigas frazon de Benito Mussolini: “La nacia konscienco estas unu: tiu de la faŝismo”. Sed ankaŭ sur alia flanko stalinistoj asertus ion analogan. Kaj kial ne apudigi la frazon Extra ecclesiam nulla salus? Akceptante nek faŝismon nek stalinismon, ni ne povas akcepti tian pensmanieron en Esperantio.

La movadoj estas pli ol unu, historie kaj nuntempe. Ni havas respekton por ili ĉiuj, ekde la dikotomio de 1921 inter laborista kaj burĝa (aŭ klasbatala kaj neŭtrala). Kaj ne ĉio en Esperantio estas organizita kiel movado laŭ hierarkia akso, kiel volus Corsetti.

La bona arbo donas bonajn fruktojn. La malbona arbo donas malbonajn fruktojn. Rigardu kiajn fruktojn donas UEA, kiajn fruktojn donas aliaj. Kaj tiam decidu ĉu sekvi la moton de Renato Corsetti.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.