HeKo 873 9-C, 17 maj 25
La vickonsulo pri internaj aferoj, sen. Manuela Blanco, ĵus nomumis la unuan korespondanton de la norda legacio de la Esperanta Civito, en la persono de c-ano Johannes Genberg, kies agadteritorio estos la provinco (län) de Stokholmo.
La stokholma korespondanto estas aparte grava, ĉar li zorgas pri la sidejo de la legacio mem, inkluzive de la biblioteko kaj la rilatoj kun la luiganto. Krome, li povas esti surloka kunorganizanto de eventoj, kiel kulturaj renkontiĝoj.
C-ano Johannes Genberg estas tre aktiva pro diversaj iniciatoj, precipe en virtualo. Interalie li aŭtoris “Manifeston pri la mondpopolo”, kiu trafis la pozitivan intereson nur de raŭmistoj.