"La Ondo de Esperanto" malekspansias

HeKo 864 8-A, 19 feb 25

Pro la natura fenomeno de la aĝo kaj sano ni estis devigitaj iom-post-iom redukti nian aktivadon en Esperantujo: ĉesis la surlokaj instruado, informado kaj movadorganizado; estis fermitaj la internacia fotokonkurso kaj la literatura konkurso “Liro”; maloftiĝis nia partopreno en esperantistaj kongresoj kaj renkontiĝoj; dum kelkaj jaroj paŭzas “Radio Esperanto”, ne daŭras la bibliografia laboro, malvigliĝis la eldonado de paperaj libroj. En decembro 2016 aperis la lasta papera “Ondo”, kiu transformiĝis al bita gazeto: ĉiumonata dum 2017-19, kaj ĉiusezona ekde 2020. Nia ĉefa prioritato restas “La Ondo de Esperanto” kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo kaj kiel ĉiusezona bitgazeto.

Tion lastatempe anoncis la retgazeto “La Ondo de Esperanto”, aldonante ke ne plu okazos ankaŭ la tradicia sondado “La Esperantisto de la Jaro” (preskaŭ nur “la finvenkisto de la jaro”: raŭmistoj sidas nek en la propona nek en la juĝa komisiono).

La komuniko maltrankviligas pri la estonteco de la establo, kiu pli kaj pli aspektas nur familia entrepreno destinita al fermo post la retiriĝo de unu paro, kvankam ekzistus jam vicredaktoro (kiu tamen ne brilis kiel redaktoro de “Kontakto”).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.