La opozicio kondamnas la estraron en UEA

HeKo 686 3-A, 27 jul 18

Post diversaj torpedoj, el kiuj la lasta koncernis la asocian kotizaron kaj la UK-licencpagon, la eksa direktoro kaj nuna komitatano ĵus pafis raketon kontraŭ la estraro de Universala Esperanto-Asocio, al kiu endas inkluzivi s-ron Martin Schäffer, estraranon ĝis antaŭ sep monatoj kaj nun direktoron. Jen lia ĵusa publika deklaro:

“Same kiel Renato [Corsetti], mi estas kontraŭ la alelekto de estrarano por la lasta jaro, ĉar tio ne havas sencon. La Estraro malsukcesis en sia tasko kaj tio ne estas savebla per ĝia flikado, sed ni devas meti nian esperon en la elekto de nova teamo post unu jaro.  De tiu teamo ni rajtos kaj devos atendi, ke ĝi prenos serioze siajn promesojn kaj planojn.”

“La fiasko kaj rapida forgeso de la Strategia Plano [de prezidanto Fettes] estas la plej grandskala sed ne sola ekzemplo pri aliro al agado, kiu subfosis la bildon de UEA kaj sekve la allogon membriĝi en ĝi, kune kun unu malsukcesa personara elekto post alia.  Sufiĉas jam.”

(Osmo Buller)

 

Komentoj

S-ro Martin Schäffer

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 21h24

- Mi pensas, ke kotizaltigo en la nuna situacio estas bezonata;

- Mi fidas, ke granda procentaĵo de niaj membroj komprenas tiun bezonon; 

- Mi kredas, ke eventuale estos malpli da membroj, sed nete sufiĉe pli da enspezoj;

- Mi kredas, ke rabato mildigas la kotizaltigon por tiuj homoj, kiuj havas malaltajn enspezojn;

- Mi fidas al niaj membroj. ili petos rabaton nur, se ili vere malmulton enspezas.

- Mi pensas, ke la nova sistemo administre estas pli facila ol la antaŭa, ĉar forfalas membrokategorioj. 

- Mi pensas, ke eblas enkonduki la novan sistemon por 2019. 

- Mi pensas, ke la propono estas ekvilibra kaj sufiĉe justa; ŝanĝoj farus ĝin pli komplika.

- Mi kredas, ke granda parto de nia membraro volas subteni Esperanton kaj pro tio aliĝas al UEA.

La α kaj Ω (alfa kaj omega) de ĉiu ajn sukcesa asocia agado estas ekvilibro de financoj.

Tiun ekvilibron, ni nepre devas atingi.

Ŝanĝo de kotizosistemo kaj altigo de kotizoj por mi estas mozaik-eroj bezonataj. Alia mozaik-ero estas la rezigno pri la jarlibro (eĉ se doloriga pro la tradicio).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.