La ordinara Parlamenta sesio, planita en Afriko sed translokita al Eŭropo pro la milita stato en Kongolando, okazos en la konsilia aŭlo de la urbodomo de Pavio, iama ĉefurbo de Longobardio, 29 decembro 2025. Danke al interkonsento inter la prezidanto de Centro di Interlinguistica (CdI), c-ano Giacomo Comincini, kaj la urbaj aŭtoritatoj, la Forumo kaj la Senato kunsidos en la konsilia aŭlo de la urbodomo, Palaco Mezzabarba.
Pavio estas kara civito por la plej junaj generacioj de raŭmistoj, precipe danke al sukcesa kurso de sen. Alessio Giordano ĉe Kolegio Ghislieri, per kiu konscio pri la esperanta kulturo disvastiĝis tra la studentaro. Lastaprile, ĉe la pavia universitato okazis ankaŭ esperantologia konferenco, ĉi-lasta gvidita de c-ano Comincini. Aldone, en la urbo rezidas d-ro Elia Calligari, membro de la scienca komitato de CdI. Broŝuro enhavanta historiajn informojn rilate al Pavio, al la protokolo de la sesio kaj al la fondo de CdI atingos en tiuj ĉi horoj la geparlamentanojn. En Pavio okazos kaj la Parlamenta sesio kaj la Verdana konferenco, kiu daŭros, se necese, en Milano la postan tagon.
Tra la vickonsulo pri informado, la Kapitulo esprimas sian dankon al la prezidinto de la urba Konsilio, s-ro Antonio Sacchi, kaj al la skabeno pri internacia agado, s-ro Francesco Brendolise, pro la amika kaj sukcesa kunlaborado, danke al kiu oni povis organizi la eventon en tiel prestiĝa kunsidejo.
Aldonu komenton