La PEN-mondkongresa teamo aktivas

HeKo 814 4-B, 11 jun 23

Hodiaŭ kunsidis la organiza teamo de la PEN-mondkongreso 2024, post respondo de PEN Internacia en Londono, kiu esperigas decidon favoran al la kandidatiĝo de la Esperanta PEN. Estis interkonsentite ke la teamo responsas pri la tuta projekto, nome de Esperanta PEN-Centro, kies sekretario-kasisto (c-ino Miroslava Kirova) estas aldonita por garantii la financan revizoradon, sen organizaj engaĝoj.

Laŭ la engaĝoj: Giorgio Silfer kunordigas, rilatas kun Londono, rilatas kun aliaj PEN-centroj, helpas ĉiun teamanon; Manuela Blanco sekretarias, zorgas pri la rilatoj kun la ŝipkompanio, rekrutas la grumojn, librotenadas (helpe de Kirova); Lorena Bellotti zorgas pri la interpretistoj kaj la koncernaj teknikaĵoj; Alessio Giordano kaj Perla Martinelli devas kunsidi kun Silfer kiel eble plej baldaŭ por difini siajn taskojn pri komunikado kaj grafiko.

La teamo analizis kaj komentis la buĝeton de la mondkongreso. Pro Esperanto pruntis la monon por pagi la antaŭmendon al la ŝipkompanio. Por ricevi kotizojn kaj pagi fakturojn en eŭroj PEN apogas sin al la konto de Esperanta Naturamikaro en Hispanio; por la ceteraj operacioj ĝi sin apogas al fondumo Pro Esperanto.

C-ano Silfer proponis mondkongresan temon, kies tri vortoj identas leksike en la tri statutaj laborlingvoj kaj montras tuj la internaciecon de esperanto, inkluzive de la morfologia reguleco kompare kun la laborlingvoj. La propono estas diskutota.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.