La plej rekta vojo por helpi Afrikon

HeKo 402 8-C, 11 sep 09

“Via servado (transporto, organizado, konsilado) donis bonan rezulton. Mi ĝojas pro tiu sukcesa kunlaborado. Estus domaĝe riski kaj eventuale perdi la ĝisnunan resaniĝon de Faraja. Mi faru do la lastan paŝon. Morgaŭ mi sendos cent eŭrojn laŭ la kutima, absolute senkosta kanalo kiun vi indikis”, skribis la nordeŭropa sponsoro de la aĉeto de medikamentoj kontraŭ epilepsio, je kiu baldaŭ resaniĝos esperantlingva knabo en Kongolando.

“Danke al Fonduso Pro Esperanto mia edzino kaj mi sponsoras ĉiujare la studojn de infanoj en Togolando: por ni ne grandaj sumoj, kaj absolute senkosta kaj sekura la sendo. Gratulon al la Civita banko!”, skribis sudeŭropa paro, kiu (same kiel aliaj) subtenas la privatan lernejon Institut Zamenhof en Lomeo.

Fonduso Pro Esperanto: efika maniero por helpi la afrikan Esperantion. Sponsoru ankaŭ vi en Afriko.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.