La pola SAT-kongreso ne eksplodis virtuale

HeKo 741 3-A, 20 aŭg 20

Ankaŭ Sennacieca Asocio Tutmonda estis devigata rezigni pri reala kongreso ĉi-jare, kiam efektive ĝi registris nur kvindekon da aliĝintoj (aparte rimarkinda la dizerto de poloj). Kaj ankaŭ por la SAT-kongreso la virtuala surogato ne estis kvante sukcesa: en 2019 Barcelono vidis la fizikan partoprenon de proksimume 230 personoj, en 2020 Bjalistoko statistikis nur tridekon plian, malgraŭ la TTT-potenco super miliardoj da individuoj.

Indas rimarki ke dum virtuala renkonto ofte la personoj aperas nur en unu-du programeroj, dum en reala ili restas en la kongresejo dum tutaj tagoj, eĉ se ne en ĉiuj aranĝoj. Konkludo: pli bone iomo ol neniomo, sed kvante la virtuala ne superas la realan. Ĉu almenaŭ kvalite? Ne kredinde, ke Bjalistoko povus superi la kvaliton de Barcelono. Eble tial SAT insistas plu kongresi en Bjalistoko fine de 2021. Se en 2012, eblus celebri la arĝentan jubileon de la varsovia malinvito al SAT…

Kolumnisto komentariis pri la ĵusa (virtuala) konvencio de la Demokrata Partio en Usono: “Dum la pandemio la konvencio rezultas iom subtona, nenio fareblas. La organizantoj klopodis kompensi kiel ili povis, donante ritmon al la intervenoj, al la klipoj, al la videoj, sed la rezulto aspektas iom malvarme. Ne kulpas la oratoroj, sed la formato.”

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.