Kvarobliĝis la kvanto de la realaj partoprenantoj en la 7a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista (28 aprilo—2 majo 2021), por ne mencii ankaŭ la virtualajn, kompare kun la pasinta jaro.
Pri diversaj terminologiaj temoj parolos Alessio Sacha Giordano (la terminologio ĉe Saussure), Lorena Bellotti (faka terminologio ĉe lingvotestado), Daniele Binaghi (enretigo de vortaro), Jordan Aikins (kristala terminologio), Giorgio Silfer (terminologio por mikrosocie difinitaj figuroj); iom aparte Paola Tosato, pri interlingvistika-filozofia temo. Surbaze de artikolo en la blogo de prof. Jouko Lindstedt, c-ano Silfer enkondukos debaton pri “Ĉu esperanto evoluas al la angla kun O-finaĵoj?”.
Specifan atenton la redaktanto de la antologio “Verda stelo kaj roza triangulo” dediĉos al demando levita de poeto kaj eseisto Suso Moinhos: “kial vi uzas la arkaismon “uranistoj”? Se via deziro estas sproni la publikon, vi trafis la celon!”
Ni anticipas la sintezon de lia argumentado: “Efektive la esprimo aperas tre malofte, ĉar tre malofte en Esperantio oni okupiĝas serioze pri la temaro. Krome, la zamenhofa “viradulto” sonas multe pli arkaisme ol “uranismo”. Persone, mi trovas la leksemon enkondukitan de K. H. Ulrichs senkonotacia, neŭtrala, scienca; bedaŭrinde Gaston Waringhien erare enkondukis negativan semantemon. La ideoj de Ulrichs ŝajnas al mi pli konvinkaj ol tiuj de Benkert, por konduki samseksamon de la etika al la scienca tereno; poste Freud des pli kreis konfuzon. Fine, estas por mi malplaĉa la anglosaksigo de la esperanta vortaro, per terminoj kiel gejo, kviro, galubojo ktp. La koncernaj esperantistoj parolas pli kaj pli slangon el anglaj vortoj kun O-aldono; alternative ili proponas nur volapukaĵojn, kiel la sufikson “iĉ” aŭ la pronomon “ri”.”