La Protokolo de Donostia kaj la slavaj minorigitaj lingvoj

HeKo 642 3-C, 25 apr 17

Laŭ invito de Slava Unio, prezidata de d-ro Vojtěch Merunka, prof. Giorgio Silfer prelegos en la internacia konferenco pri interslava lingvo, okazonta en Moravio komence de junio 2017. Li prelegos pri la temo: “La Protokolo de Donostia kaj ties apliko al minorigitaj slavaj lingvoj”.

“La nuna strukturo de la Protokolo de Donostia montras dokumenton tre influitan per la spertoj de la lingvaj minoritatoj en Okcidenta Eŭropo. Mi klopodas prognozi ĝiajn eblajn aplikojn en la slava mondo” klarigas la Vickonsulo de la Esperanta Civito.

La prelegon li proponas en esperanto, sed ĝi estos disponebla ankaŭ en la franca.

(HeKo 642 3-C, 25 apr 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.