La punkto pri UEA laŭ du influaj finnaj membroj

HeKo 884 8-A, 25 aŭg 25

Pri la temo Centra Oficejo mi povas nur konstati, ke ordinara esperantisto restas perpleksa. Estas du konkuraj historioj: tiu, ke la financoj de UEA ne permesis daŭrigi la nunan sistemon; kaj tiu, ke ekzistis kvazaŭ konspiro de la prezidantoj kaj estraroj forigi CO-on sendepende de la financa situacio. La unuan historion kredis la plimulto de la komitato, kiuj ja estas kompetentaj kaj respondecaj esperantistoj. La duan subtenas ekzemple Osmo [Buller], kies sciojn kaj spertecon oni same ne povas dubi. Krome, ekzistas malsamaj opinioj pri tio, kiel grava funkcie estus fizika CO.

(Jouko Lindstedt)

Tiel estis, kiam en la komitato sidis Benczik, Blanke, Bormann ktp ĝis Ragnarsson, Sekelj, Støp-Bowitz k.a. pintuloj, sed de longe ne plu. La nivelo kaj kvanto de la diskutoj en la komitato iĝis mizeraj, tiel ke oni ŝerce ekparolis pri komato [de UEA].

Efektive temas pri naiveco kaj nescio. Mi estis direktoro dum 26 jaroj kaj, ekzemple, devis okupiĝi pri multaj petoj de laborpermeso. Jouko [Lindstedt] kredas tion granda problemo, sed neniam laborpermeso estis rifuzita, eĉ kiam temis pri ne-eŭropanoj. De pli ol 20 jaroj oni eĉ ne plu bezonas ĝin por homoj el EU kaj EEA. Ke ne okazis problemoj, estis ne laste pro bona reputacio de la CO ĉe la laboroficejo kaj policejo, konstruita dum jardekoj. Ĉu ĝi poste estis perdita, mi ne scias. Estas fakte iom ĝene legi argumentojn, kiuj ne baziĝas sur propraj sperto kaj kono sed estas fabrikitaj pro ia ideologieca kontraŭstaro al tia oficejo, kian longe havis UEA. Ke tiu CO estis tre sukcesa, bedaŭrinde igis iujn estraranojn kaj prezidantojn opinii, ke ĝi estis tro forta. Sekve ĝi estis sukcese senfortigita. 

(Osmo Buller)

Komentoj

Matheus en LibFol

26a Aŭg 2025 Mar - 02h48

Vi pravas S-ro Lindstedt! Ordinaraj esperantistoj restas perpleksaj, sed pro la komentoj de diversaj personoj. Mi laboras ĉe brazila banko kaj dum jaroj kontrolis bilancojn de grandaj entreprenoj, kiuj petis krediton. Mi estas sperta pri la temo. Mi legis la bilancojn de UEA kaj por mi ne estas iu dubo, ke la financoj ne permesis daŭrigi la sistemon. Fakulo ne povas veni al alia konkludo. Aliaj historioj estas fuŝaj kaj plene konspiraj.

c-ano Giorgio Silfer

26a Aŭg 2025 Mar - 02h54

En la Esperanta Civito tiaj asertoj kiaj la akuzoj de Osmo Buller kondukus rekte al arbitracio ĉe la Kortumo. En ordinara soci(et)o al denunco de la akuzitoj kontraŭ li pro misfamigo, kun interveno de tribunalo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.