La redakcio de “Literatura Foiro” kunsidis hieraŭ telematike sub la prezido de la ĉefredaktoro, c-ino Perla Martinelli. En la tagordo reliefis du temoj: la redistribuo de taskoj kaj la kovriloj por 2025.
C-ano Carlo Minnaja lasis la kunordigon de la recenzaro al c-ano Alessio Giordano, dum c-ano Fernando Pita ne plu estos la lingvistika redaktoro: li okupiĝos pri kino kaj bildliteraturo. La ĉefredaktoro invitos tri novajn kunlaborantojn al la redakcio ekde la venonta numero.
Kun ĝojo oni konstatis ke la multiĝo de eventoj kadre de la Civita konsorcio alportas plurajn interesajn tekstojn: ekzemplo estas la prelegoj de la ĵus okazinta simpozio “Horizontoj de la nuna Esperantio”, sed ankaŭ Kultura Esperanto-Festivalo, NaturAmika KulturSemajno kaj Danuba Esperanto-Rendevuo.
La 56a jarkolekto (2025) dediĉos la kovrilojn kaj ĉefartikolojn al interesa iniciato, kiu depost cento da jaroj kulture kaj literature influas Esperantion. Interalie pri tiu fenomeno aperis la plej tradukita originalo al aliaj lingvoj (se ne konsideri didaktikajn tekstojn). Pri ili responsos c-ano Giorgio Silfer.