La retejo de "Literatura Foiro" jam tutjara

HeKo 834 9-B, 28 apr 24

Antaŭ unu jaro estis lanĉita la oficiala retejo de “Literatura Foiro”. Ĝin konstruis kaj mastrumas d-ro Alessio Giordano, vicĉefredaktoro de LF. La retejo ampleksiĝis tra la monatoj, kaj nun enhavas ĉefpaĝon kun informoj kaj eltiraĵoj de la lasta numero de LF, novaĵojn el LF-koop kaj Esperanta PEN-Centro, deŝuteblan redaktan principaron por la kunlaborantoj, kaj katalogon de la varoj produktitaj de la kooperativo. Ne nur tion tamen. La retejo entenas ankaŭ historian paĝon pri la evoluo de “Literatura Foiro” tra la jaroj, riĉigitan per la ĉefaj dokumentoj, protokoloj kaj prelegoj de la diversaj asembleoj kaj ĉefredaktoroj.

La plej kuraĝa projekto koncernos tamen la sekcion “Arkivo”, kiu ĝis nun gastigas nur parton de la numeroj de LF. La atento al arkivoj kaj arkivistiko estas tre grava por LF-koop, kaj aparte por Kultura Centro Esperantista, kiu ĉi-somere proponos du-semajnan kurson pri bibliotekologio, gvidotan de d-ro Ruben Fernandez Asensio, kies magistriĝa disertacio “Flamigante la fajron: La arkivoj esperantistaj kiel lingvokomunumaj arkivoj”, verkita en la kataluna, estis ĵus publikigita fare de la Aŭtonoma Universitato de Barcelono.

La kompletigo de tiu arkivo malfermos alian projekton: ĉiuj periodaĵoj de LF-koop — Planlingvistiko, Transalpa Esperantisto, Lombarda Esperantisto, Lingua Verde, Femina, Homarane, kaj (dum du jardekoj) Heroldo de Esperanto — kaj ĉiuj eldonaĵoj (libroj, kasedoj, diskoj, vidbendoj) produktitaj de ĝi kaj ĝiaj filioj, inkluzive de “Heroldo de Esperanto”, kies kopirajtojn de la pli ol centjara gazeto kaj la enorman librostokon LF-koop akiris en 1996, estos ciferecigitaj kaj parte disponigitaj rete.

La revuo viziteblas je la ligilo www.literaturafoiro.com

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.