La sekretario de ENa pledas por subtenebla turismo

HeKo 663 2-B, 29 okt 17

Unua oficiala kaj publika interveno de c-ino Perla Martinelli, sekretario de Esperanta Naturamikaro, post la atingo de la plena membreco de la asocio ĉe Naturfreunde Internationale, okaze de la pasintsemajna mondkongreso en Hilversumo (Nederlando).

D-ino Martinelli kontribuis al simpozio en Barcellona (Sicilio) dediĉita al la klimataj ŝanĝoj kaj al la degeneroj media kaj socia. Ŝi rimarkigis ke ekde 1895 ekzistas movado ekologie engaĝita, specife en la turisma kampo. Al tiu movado la esperanta popolo kontribuadas jam de la komenco.

Tial eblis prezenti al tre interesata publiko la celojn kaj zorgojn de NFI, kies itala branĉo estas GIAN. D-ino Martinelli koncize sed precize skizis la strebon de la naturamikaro por subtenebla turismo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.