La selektitoj por la lasta staĝo de c-ano Silfer en Afriko

HeKo 852 3-B, 23 nov 24

Gec-anoj Mushosi Birindwa, Abdoulrahman Bukuru, Lucien Kagina, Ramazani Nanjira, Frederiko Nimubona, François-Mauriack Nunda estas akceptitaj por la staĝo pri la formado de kongresaj organizantoj, okazonta ĉe la Tanganika Esperanto-Domo en Bujumburo, dum la longaj semajnfinoj 6-8 kaj 13-15 decembro 2024, sub la gvido de c-ano Giorgio Silfer. 

Temos pri lia lasta Afrika Esperantologia Staĝo, dum dudek jaroj da aktiveco por la afrikaj esperantistoj. El la trejnotoj konsistos la organiza teamo por la unua Esperanta Konferenco en Afriko, fine de decembro 2025 en Burundio; sed nur la plej diligentaj kaj asiduaj estos selektitaj, ankaŭ ĉar tiu teamo devos administri financajn rimedojn, kadre de Afrika Esperanto-Instituto, kun la subsidua asisto de la Kongresa buroo de la Esperanta Civito.

Por ĉi-lasta helpos svisa profesiulino estrinta ĉe hoteloj en pluraj afrikaj landoj (ankaŭ en Bujumburo) kaj italino helpinta en afrikaj hospitaloj (inkluzive de burundia) dum longaj jaroj. 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.