La senata posteno de Conde Rey al Jean-Marie Jacques

HeKo 825 9-C, 10 nov 23

Pro la forpaso de la karmemora emerita Konsulino, sen. Marie-France Conde Rey, necesas laŭvica anstataŭigo en la Senato de la Esperanta Civito, per la unua el la neelektitoj de la Verda Listo; en kazo de egaleco, la pli aĝa rajtas je ŝia posteno. La koncerna persono naskiĝis en la sama jaro kaj estis edukita en la sama lingvo, kvankam ne en la sama lando.

Temas pri c-ano Jean-Marie Jacques, rezidanta en Belgio. Se li akceptos, li sidos en la Senato dum la lasta jaro de la nuna mandato. Profesie instruisto, delonge c-ano Jacques aktivas en orienta Valonio; li profunde interesiĝis pri Amikejo, la projekto de esperanto-ŝtato en 1908, kiu multe plaĉis al Lazaro Ludoviko Zamenhof (sed ne al la belgaj esperantistoj tiamaj) kaj ofte kunvenigis en Moresneton la esperantistojn de la regiono.

“Mi konas kaj estimas c-anon Jacques de pli ol kvardek jaroj, ekde la unua renkonto dum Someraj Universitataj Kursoj en Lieĝo, 1978. Estus granda ĝojo se ni povus kunlabori, eĉ se nur dum mallonga tempo” komentarias la Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.