La Senato rezolucias pri Palestino

HeKo 387 5-C, 11 apr 09

Palestino en la fokuso de la politika debato en la Senato de la Esperanta Civito, kies unua kunsido kadre de la parlamenta sesio okazis hodiaŭ en Ĉaŭdefono. Al la rezolucio proponita de la Verda grupo (subskribe de Zelazny, Martinelli, Nilsson, Grisafi, Gonĉarov) donis sian apogon ankaŭ la Blanka grupo, per interveno de sen. Bartek.

La teksto rezultis el longa senatokonsulto, kie ne mankis akcentoj pli israelemaj (Martinelli, Trifonĉovski) kaj pli palestinemaj (Felszeghy), sed fine ĝian ekvilibran enhavon resumis la Konsulo, kiu anoncis sian favoran voĉon.

“La Sankta Lando devas nature interesi la Senaton de la Esperanta Civito, ĉar kelkaj israelanoj havas la esperantan civitanecon, kaj ni havus paktinton eĉ en Jerusalemo, se c-ano Jeremi Gishron ne estus tro frue forpasinta: do parto de la esperanta popolo, kiun ni legitime reprezentas, vivas en Israelo” diris la Konsulo “Aldone, unu el niaj ĉefaj pioniroj kaj intelektuloj, Edmond Privat, dum trideko da jaroj analizis la situacion en tiu areo, kaj eltiris konkludojn ĝis nun inspirajn”.

“Ĉi tiu rezolucio” daŭrigis la Konsulo “referencas al la analizoj de Privat, akceptante la decidon de UN en 1947, kiu konstantiĝas per la ĝisnuna linio favora al la kreo de du apartaj ŝtatoj. La rezolucio tamen enhavas ankaŭ ĝeneralajn principojn: la plej grava estas la kongruigo inter la neperforto kaj la uzo de armiloj. Se oni akceptas decidon de UN, oni devas postuli (kiel faris Privat) ke la grandpotencoj liveru al UN la necesajn rimedojn por apliki tiun decidon. Tio ne okazis, ĉar ni situis sojle de la malvarma milito. Sed tia abdiko ne havas plu sencon nun, kiam ekzistas nur unu grandpotenco. La internacia komunumo devas interveni, unuflanke por defendi Israelon kontraŭ terorismaj raketoj, aliflanke por garantii adekvatan protekton al la palestinanoj. Nur tiel eblas garantii ne perforton; alimaniere, la inerteco de UN pravigus la rajton je memdefendo”.

Pri la rezolucio (amendita laŭ propono de Conde Rey kaj laŭ alia de Bertil Nilsson) estos voĉdono nur postmorgaŭ (kaj per sekreta baloto), por garantii la rajton de la opozicia Ruĝa grupo esprimi sian vidpunkton: sen. Rooke fakte estas vojaĝanta de Afriko al Eŭropo. La fermo de la senata sesio estas do prokrastita.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.