La situacio inter Tibeto kaj Pekino okupas la atenton de la amasmediaj komunikiloj, ankaŭ en Esperantio, kiel atestas la unua paĝo de “Heroldo de Esperanto” n-ro 2121 (6:2008). Tamen ne nur la kalva kapo de Dalai-Lamao enkondukas al la nova numero: ankaŭ la blonda long-hara Nicole Kidman, bonvola ambasadorino de UNIFEM.
UN, CONGO, Unifem, Unicef, Unesko… Lastatempe pluraj eventoj koncernis nian lingvon kaj la UN-familion. Ne nur lige kun la jubilea etoso en Universala Esperanto-Asocio. Ĉe la loka kroniko, Afriko kaj Meksiko estas aparte aktualaj ĉi-foje. Same kiel ciganoj en Eŭropa Unio. Multaj informoj kaj la Prelonga felietono.
Sed la atuto de Heroldo ĉi-numere estas tuta monografia paĝo, dediĉita al la historio de Universala Esperanto-Asocio, surbaze de la studa tago en KCE. Ĉi tiu paĝo estas aparte mendebla en PDF-formato.
Provekzemplero de HdE estas petebla ankaŭ tra la redakcio de HeKo. La gazeton posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. Redaktoroj: c-ino Aneto Muhlemann kaj sen. Dieter Rooke. Al la nuna numero kontribuis interalie Leen Deij, Koffi Doumegnon, Koffi Gbeglo, Perla Martinelli, Ken Miner, Giorgio Silfer kaj Ljubomir Trifonĉovski.