La sesa numero de Heroldo en 2009

HeKo 391 5-B, 25 maj 09

Atingis la publikon la sesa numero de “Heroldo de Esperanto”, raportanta pri la eventoj inter la 20a de aprilo kaj la 11a de majo 2009.

Proksimiĝas la baloto por la Parlamento de Eŭropa Unio, kaj Eŭropo nature altiras la atenton de Esperantio. Temas pri lingvopolitiko (kun komisionano Leonard Orban), lingvotesta sistemo reference al KEFR, la Eŭropa Tago.

Novaĵoj el la tuta mondo: Andaluzio, Burundio, Danlando, Germanio, Koreio, Krimeo, Roterdamo, Savojo, Vjetnamio kaj tiel plu. Interesaj kulturaj rubrikoj: recenzoj, socio, zamenhofologio ktp, subskribe de gec-anoj Marie-France Conde Rey, Leen Deij, André Cherpillod.

Universala Esperanto-Asocio travivis plian skandalon pro la tro altigitaj hoteltarifoj dum UK, kiun Daniele Binaghi sprite tradukis al Uzura Kongreso. Alispeca Kongreso (tiu de la Popoloj) ricevis la atenton de la Esperanta Civito. Simpozio pri Homaranismo intertempe invitas.

“Heroldo de Esperanto” estas la plej ofte aperanta gazeto en esperanto, kaj unu el la plej longe ekzistanta: jam 85a jarkolekto (fondo en 1920). Ĝin posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĉefredaktoro: c-ino Aneto Muhlemann; kongresa redaktoro: sen. Dieter Rooke. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.