La speso: ne "fidata mono", sed kalkula valuto

HeKo 902 3-B, 6 feb 26

Fidata mono estas pagilo, kun propra materia valoro praktike nula, sed akceptata pro fido de la publiko: kuponoj por kongresa restoracio, plastaj ĵetonoj por kongresa baro kaj simile; la arĝenta speso ne estas tio.

La speso estas la kalkulmono de la Esperanta Civito, france unité de compte, angle unity of account. En tiu funkcio nuntempe ĝi estas akirebla kontraŭ naŭdek svisaj frankoj nur de paktintaj establoj kaj personoj kun la esperanta civitaneco. Ĉi tiuj subjektoj povas “revendi” ĝin al la Civita banko kaj ricevi la valoron de la momento en svisaj frankoj. La valoro inkluzivas la koston de pura arĝento (kiu lastatempe atingis pli ol duonon de la prezo), la pregadon kaj la senjoraĵon.

Ankaŭ aliaj subjektoj (privatuloj, kolektistoj, numismatoj…) povas aĉeti spesojn, sed ĝia konverteblo ne plu estos la sama. La Fondusa Konsilio baldaŭ aprobos du tarifojn por tiuj subjektoj eksteraj al la Civito, kun dekprocenta diverĝo: naŭdeknaŭ por aĉeto, naŭdek por vendo ĉe Pro Esperanto. Ne nur (kvankam ĉefe) kalkula, sed ankaŭ konvertebla valuto.

Kiel kalkula valuto, la speso estas dividebla al cent spesetoj (0,09 svisaj frankoj): du spesoj kaj tridek spesetoj egalas al 182,70 svisaj frankoj. Konforme, la svisa franko estas por ni la referenca valuto.

La speso ne estas kripta valuto: tial ĝia valoro, ligita al pura arĝento, ne falas, sed povas kreski.

La proponata siglo de la speso estas ECS.



 

— Pro Esperanto
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.