La STELO-teamo en konsulto kun la Vickonsulo

HeKo 743 6-B, 8 sep 20

Hodiaŭ la Vickonsulo, sen. Julio Herrero, kun delego pri kulturaj aferoj, kaj la vickonsulo pri financoj, sen. Giorgio Silfer, konsultiĝis kun la teamo de Studenta Esperanta Ligo, nome gec-anoj Manuela Blanco, Alessio Giordano kaj Abasi Nshimirimana. La unuaj tri fizike en Andaluzio, la ceteraj per skajpa alesto el Italio respektive Turkio; ili ĉiuj estas parlamentanoj de la Esperanta Civito.

En la tagordo estis: la ekspansio de STELO, kiu strukturiĝas laŭ korespondantoj en diversaj teritorioj, kun rimarkinda kresko lastatempe en Svislando kaj Italio, kvankam la plejmulto de STELO daŭre situas en Afriko; du projektoj de junulara renkonto; la ekrilatado al internacia neregistara studenta organizo.

Sen. Blanco informis pri la invito al TEJO, fare de la junulara komisiono de Kultura Centro Esperantista, organizi en Ĉaŭdefono la Internacian Junularan Kongreson 2022. KCE atendas respondon ĝis la fino de 2020, ĉar kondiĉo estas havi pli ol tutan jaron da tempo: manko de respondo antaŭ Novjartago 2021 estos konsiderata kiel negativa respondo. Krome necesos specifa kontrakto inter TEJO kaj KCE, ĉar ĉi-lasta ne estas landa sekcio de TEJO (entute ne ekzistas tia sekcio en Svislando). La konsultatoj konsentis ke la teamo de STELO kunlaboros kun KCE por la organizado de eventuala kaj esperata IJK en Ĉaŭdefono, somere 2022.

Survoje al IJK estus konvene por STELO havi alian, pli modestan aranĝon en Italio. La realigo de tiu hipotezo dependas unuavice de la italaj STELO-aktivuloj: momente oni povas kalkuli pri tri personoj, en diversaj provincoj de Lombardio (Brikso, Milano, Pavio). En tiu kunteksto necesus ankaŭ konsideri la tradicion de paska junulara festivalo: ĝi ne okazis en 2020 pro la pandemia malpermeso, kiu kovris organizan malfruon, sed kaj la unua ekstera danĝero kaj la dua interna kaŭzo plu realas por 2021. Pri ĉi tiu projekto, nun ankoraŭ hipotezo, okazos dua konsultiĝo post monato, inter la itala STELO-teamo kaj la nuna STELO-korespondantino por Eŭropo.

Sen. Silfer informis pri kontakto flegata kun Internacia Studenta Movado por Unuiĝintaj Nacioj, kiu povus esti referenca tegmenta organizo por STELO, kvankam ISMUN mem misfartas nuntempe. Siavice la Unua Vickonsulo, Julio Herrero, esprimis la aprezon de la Civita konsorcio pri la aktiveco de la paktinta establo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.